Gå direkt till innehållet
  1. Böcker
  2. Facklitteratur

Tokipono

Författare:
esperanto
154 kr
Lägsta pris på PriceRunner

Tokipono ("toki pona") estas lingvo, kiu simpligas ideojn al iliaj plej bazaj elementoj. Se vi malsatas, vi "volas manĝi". Instrui estas "doni scion". Se oni ekzercas sian menson pensi en Tokipono, tio povas doni pli profundajn komprenojn. Ĉi tiu eta lingvo forfiltras la bruon de troaj pensoj kaj montras al la kerno de aferoj. ale li pona!

Tiu ĉi libro estas esperanta traduko de la unua oficiala libro de Tokipono, kiu enhavas lecionojn por komencantoj, ekzemplajn tekstojn, kaj diversajn vortlistojn kaj vortarojn.

La esperanta eldono enhavas ankaŭ multe da aldona enhavo:

  • dekojn da piednotoj kun korektoj kaj klarigaj rimarkoj de la aŭtorino kaj la tradukinto
  • la 17 plej konindajn aldonajn vortojn el Toki Pona Dictionary (alia libro de la kreinto de Tokipono)
  • diversajn aldonajn tokiponajn tekstojn por lernantoj, tradukitajn kaj originalajn (kiuj estas plejparte verkitaj de esperantistoj)

Undertitel
La lingvo de bono
Författare
Sonja Lang
ISBN
9789464376098
Språk
esperanto
Vikt
227 gram
Utgivningsdatum
2022-10-01
Sidor
150